Falas la neĝ' al la patrino Tero trankvile. Kaj ricevas ĝian blankon la Tero, kiu juste nun ripozas, naskinte al la hom' abundajn fruktojn. Bovisto vidas sur la ŝvitaj kampoj la neĝon brili, dum li altabliĝas; el lia kor' espero kaj el kruĉo ridetas nun al li la juna vino. Ho falu pace, neĝ'; defendu ĝermojn, radikojn, kiuj donos multajn herbojn al gregoj poste kaj al hom' la panon. Ho falu pace, ke ĉe l' tempnoviĝo, de vi nutrataj, tra l' eben' vekita, ekkuru kiel greg' obeemaj. fluoj. |